Esperanto Programita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto Programita
Esperanto Programita
Esperanto Programita
Aŭtoro Hermano Bermano
Eldonjaro 1969
Urbo Paderborno
Eldoninto Esperanto-Centro Paderborno
vdr

Esperanto Programita estas Esperanto-kurso verkita de Hermann Behrmann. Ĝi estas eldonita en formo de 4 kajeroj (por germanlingvanoj) kaj 4 gramofonaj diskoj en 1969. Ekde la 1980-aj jaroj la gramofonajn diskojn anstataŭas sonkasedo. Pro la abunda agado de ĝia eldonanto, la Esperanto-Centro Paderborn, la kurso fariĝis tre populara en Germanujo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

En la 1970-aj jaroj la kurso estas eldonita ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj, ekzemple en la nederlanda [1], angla kaj portugala.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]