Esperanto-movado en la Kanariaj insuloj
Laŭ la Enciklopedio de Esperanto el 1934
[redakti | redakti fonton]Pioniroj de Esperanto en la Kanariaj Insuloj okcidente de Afriko estis en 1905 en Las Palmas de la insulo Gran Canaria la lokaj esperantistoj Alfredo Cabrera, Angel Rodríguez Álvarez, Fernando González Correa, fraŭlino Ignacia de Lara, Esteban Hernandez Baez kaj instruisto Vallés Arévalo, kiuj ĉiuj jam en 1903 listigis sin en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto” [1] - la unuaj tri el la listigo, A. Cabrera, A. Rodríguez Álvarez kaj F. González Correa, konsistigis la unuan estraron de la urba Esperanto-grupo ekde 1905. Kaj en 1907 en la urbo La Laguna de la insulo Tenerife la esperantistoj E. Rivero kaj S. Ferreira estis la gvidaj fondintaj de la urba Esperanto-grupo tie. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj troviĝis en 3 lokoj, UEA-delegitoj en 1933 estis same en 3 lokoj.


Postaj informoj
[redakti | redakti fonton]Post halto de la movado en 1937 okaze de la sekvoj de la Hispana Enlanda Milito, la movado en Kanarioj atingis fortan pinton en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, danke al la agado de Juan Régulo Pérez, motoro de la eldonejo Stafeto. En 1957 kadre de tio fondiĝis la Esperantista Societo de Tenerife, kvazaŭa daŭrigo de la unua urba Esperanto-grupo en La Laguna ekzakte 50 jarojn antaŭ tio. La 40-a, 50-a kaj 60-a datreveno solene festiĝis de la lokanoj en La Laguna.
Esperanto-objektoj en la Kanarioj
Ekzistas strato "Esperanto" en la loĝloko Tegueste, 7 kilometrojn nordokcidente de La Laguna, en la insulo Tenerifo. Ĉirkaŭ la jaro 2017 ĉe panorama loko de la haveno en la kvartalo Vueltas de Valle Gran Rey en la najbara insulo La Gomera, krome hispan-germana paro malfermis restoracion "Esperanto", tiel ke la nomo de la lingvo nun vaste videblas de la haveno kaj de la apuda plaĝo tuj sub la restoracia platformo.
-
la restoracio en Valle Gran Rey, La Gomera
-
...en la kvartalo Vueltas, ĉe plaĝo apud la haveno
-
la havena plaĝo, tute fone la restoracio Esperanto
-
la havena golfeto antaŭ la restoracio panorame
-
la menuo
en mura vitrino -
la tuta haveno el birda perspektivo, fone la kvartalo Vueltas
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”, Serio XXIV (1903), numeroj 8085 ĝis 8090
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperantista Societo de Tenerife (ligilo morta ekde 2024, jen arkivigo el oktobro 2021)
- Historio de la Esperantista Societo de Tenerife (en formato pdf, arkivigo jam el julio 2004)
- bilda impreso el la restoracio "Esperanto" en La Gomera
- kvankam en tiu restoracio, malgraŭ la nomo kaj la simpatio de la posedantoj, jam estas la pinto vidi unu esperantan vorton "bonvenon", krome la gastoj serviĝas en la hispana, germana kaj angla, sed la simbola bona volo ankaŭ kalkuliĝas