Esperantuisho

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantuisho estas esperantido proponita de Jaro Zeleny el tiama Ĉeĥoslovakio en 1951. Laŭ la aŭtoro mem:

"Esperantuisho ne esas nova lingvo. Ji esas Esperanto sen la defektoy, kiuy montriqis kom qenumento por la universala akcepto de Esperanto en la mondo ey ankaw che la UNO ey la UNESCO, kien ji esis taxata kom lingvo monstresa ".

(Esperantuisho ne estas nova lingvo. Ĝi estas Esperanto sen la defektoj, kiuj montriĝis kiel kontraŭaĵo por la universala akcepto de Esperanto en la mondo kaj eĉ la UNO kaj la UNESCO, kie ĝi estis taksata kiel "monstruma lingvo").

Esperantuisho estas kompromiso inter Esperanto kaj Ido, ĝi konservas akuzativon kaj aliajn elementojn de Esperanto, sed lasas la variadon de adjektivo. Ĝi proponas kelkaj ortografiajn reformojn. La afiksoj estas pli multaj ol en Esperanto, kiel en Ido kaj Nov-Esperanto.

Ŝajne oni fondis ekan organizon de Esperantuisho en 1958.


Numeroj (1-10): unu, du, tri, kvar, kvin, sis, sept, ok, nown, dek.