Espreskruĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espreskruĉo.
Espreskruĉoj diversgrandaj. La plej malgranda (ruĝaj teniloj) ne estas ludilo: utilas por kuiri ununuran kafotason, dum la plej granda utilas ĝis por duonlitro.

Espreskruĉo estas espresa kafŝtancilo por fornelo. Ĝi funkcias je la ideo de akvovaporo sub premo cele al la kuirado de kafo. La espreskruĉo estis patentita de Alfonso Bialetti je la jaro 1933 kaj uzis la nomon Moka Express. La firmo Bialetti daŭras produkti hodiaŭ.

Tiu kafŝtancilo estas plej ofte uzata en Eŭropo kaj en Sudameriko. La originala modelo kaj multaj modernaj modeloj estas farata el aluminio kun tenilo de bakelito.

Ĝi estas kutima elemento en kuirejoj de multaj landoj.

Uzado

Ĝi konsistas el tri ĉefaj pecoj. En la suba ujo oni metas akvon. Super ĝi kaj sur peco kun truetoj oni metas la kafopolvon. Sur tio oni ŝraubas la supran ujon, kien venos la jam kuiritan kafon tra tubeto. Povas okazi, ke oni forgesas meti akvon en la suba ujo. Atentu kaj evitu tiun danĝeron.

Grandoj

Ekzistas multaj modeloj kaj grandoj. Ekde kruĉoj por kuiri ununuran kafotason al tiuj por multaj.

Vidu ankaŭ