Estelado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blua estelado
Ruĝa estelado

La estelado (aŭ stela flago) estas neoficiala flago ĝenerale uzata de la partianoj de la sendependeco de Katalunio aŭ, pli vaste, de la Katalunaj Landoj. Ĝia origino datiĝas de la komenco de la 20a jarcento (1908). Ĝi naskiĝis el la fandado de la kvar tradiciaj strioj de la Reĝa Blazono de Aragono kun la triangulo kun stelo de la tipo de la flago de Kubo. Ĝia kreinto estis Vicenç Albert Ballester, aktivulo de Unió Catalanista (Katalunisma Unuiĝo) kaj de aliaj movadoj kaj iniciatoj por la sendependiĝo de Katalunio. Li prenis ĉi tiun modelon pro tio, ke Kubo nelonge antaŭe sendependiĝis de Hispanio, kaj ĝi estis sekve referenco. Ballester loĝis en Kubo, kaj li admiris ĝian lukton kontraŭ la Hispana Imperio.

Aperis diversaj variantoj surbaze de la origina formo, kiuj tial ricevas ankaŭ la nomon blua estelado (aŭ blustela flago). Tiuj variantoj kutime indikas specifan politikan inklinon. La plej disvastiĝinta estas la t.n. ruĝa (aŭ flava) estelado, kreita en 1968 en Nord-Katalunio. En ĝi la stelo estas ruĝa, ĉar la flago estis uzata en la komenco de marksisto-leninistoj, sed nuntempe ĝi estas pli vaste uzata de la maldekstraj sendependistoj.