Estelado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blua estelado
Ruĝa estelado

La estelado (aŭ stelita flago) estas neoficiala flago ĝenerale uzata de la partianoj de la sendependeco de Katalunio aŭ, pli vaste, de la Katalunaj Landoj. Ĝia origino datiĝas de la komenco de la 20a jarcento (1908). Ĝi naskiĝis de la fandado de la kvar tradiciaj stangoj de la Reĝa Blazono de Aragono kun la triangulo kun stelo de la tipo de la flago de Kubo. Ĝia kreinto estis Vicenç Albert Ballester, aktivulo de la Unió Catalanista (Katalunisma Unuiĝo) kaj de aliaj movadoj kaj iniciatoj por la sendependiĝo de Katalunio. Li prenis ĉi tiun modelon pro tio ke Kubo nelonge antaŭe sendependiĝis de Hispanio kaj estis sekve referenco. Ballester loĝis en Kubo kaj li admiris ĝian lukton kontraŭ la Hispana Imperio.

Aperis diversaj variantoj surbaze de la origina varianto, kiu tial ricevas ankaŭ la nomon blua estelado (aŭ blue stelita flago). Tiuj variantoj kutime indikas specifan politikan inklinon. La plej disvastiĝinta estas la t.n. ruĝa (aŭ flava) estelado, kreita en 1968 en Nord-Katalunio. En ĝi la stelo estas ruĝa, ĉar la flago estis uzata en la komenco de la marksisto-leninistoj, sed nuntempe estas pli vaste uzata de la maldekstraj sendependistoj.