Estona soveta poezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Estona Soveta Poezio
Estona Soveta Poezio
Estona Soveta Poezio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1977
Urbo Talino
Eldoninto Eesti Raamat
Paĝoj 203
vdr

Estona Soveta Poezio estas antologio de tridek ses estonlingvaj poetoj el la jaroj 1940-1970. La versaron kompilis kaj tradukis Hilda Dresen. La 203-paĝan libron eldonis eldonejo Eesti Raamat el Talino en la jaro 1977

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiel diligentan kaj sukcesan diskoniganton kaj porparolanton de la propralanda literaturo, kiel estas la estonino Hilda Dresen, malfacilas trovi. Ekde 1922 ŝi, pere de sentema Esperanta stilo, proponis al internacia legantaro la plej variajn trezorojn el la poezio de Estonio. Unuopajn poetojn ŝi prezentis en apartaj volumoj (Marie Under, Johannes Barbarus, Fr.R. Kreutzwald), aliajn antologie en Estona Antologio I (1932) kaj nun per nova elstara kolekto Estona Soveta Poezio, enhavanta specimenojn el la estona poezio de la jaroj 1940-1970, de entute 36 poetoj.
Tre interese estas sekvi la evoluon de tiu ĝenerale altnivela poezio dum la tridekjara sortriĉa periodo en la historio de Estonio. La jarojn dum kaj tuj post la milito la poezio plejparte servis kiel militilo kaj socia rekonstruilo; tie elstaras nomoj de veteranaj poetoj kiaj Johannes barbarus, Johannes Semper, August Alle, Jaan Kärner kaj Juhan Sütiste, apud novaj fortoj, Ralf Parve, Uno Laht, Harald Suislepp k.a.. Rimarkindas, kiom alesteme la naturo prisentigas sin en la poezio de tiu periodo, precipe ĉe la pli junaj poetoj; tio cetere validas pri la tuta kolekto, kio pruvas la intiman ligitecon inter la lando kaj literaturo estonaj. Kaj ne mankas la neeviteble akompana sento de tristo, tamen plej ofte lige kun la espero :
Eĉ se unuaj floroj mankas jam
nin feliĉigos nespertita belo
(Juhan Sütiste)
En la lasta periodo, post 1950, novaj temoj kaj esprimmanieroj komencas disvolviĝi, kun kreskanta lirikemo, pensa kaj imageca, ĉe la poetoj. Debutas novuloj : Jaan Kross, Paul Haavaoks, Kalja Kangur k.a. , apud daŭre maturiĝantaj talentoj de la malnovuloj, kiel johannes Semper (kiu mortis en 1970, 78 jarojn aĝa). Tre diversaj formoj aplikiĝas, de la plej fiksaj, kiel la soneto, ĝis parolritmaj, liberversaj senrimaĵoj. Oni notas, ke apud la ĉiam ĉeestanta natura imagismo sin ankaŭ ekmanifestas tono kritika, eĉ satira, ekzemple ĉe Paul-Eerik Rummo (naskiĝis en 1942), kiu, miaopinie, estas eble unu el la plej rimarkindaj voĉoj en la tuta kolekto; li gloradas malsimetriajn aferojn, kondamnas juĝemon kaj alvokas por plia kompreno.
Ja mankas ponto de l' hom' al homo ja mankas ponto.
Jen penso, familiara al Esperantistoj, sed ĉe ni eble en malpli profunda senco.
La tradukarto de Hilda Dresen ĉiam estas altnivela; ĉi tiu nova volumo ankoraŭ pli asertas ŝiajn talentojn sur tiu tereno. 
— 1979, Baldur Ragnarsson, Esperanto, 877(1), paĝo 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]