Eta Balatono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eta Balatono
Eta Balatono
Eta Balatono
malsekejoprotektata areo • geographical small region of Hungary • Natura 2000 protected area
Ĉefaj fontoj Zala (rivero)
Datenoj
Averaĝa profundo 1,5 m (averaĝe)f11
vdr

La Eta Balatono estas artefarita lago en Hungario ĉe okcidenta fino de Balatono.

Elvidejo en insulo

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de la 18-a jarcento neniu distingo estis inter Balatono kaj Eta Balatono, ja Eta Balatono estis golfo de la Balatono. La golfo ludis gravan rolon filtri sedimentojn de Zala (rivero). En la 20-a jarcento la homaj intervenoj finis la filtran funkcion, tial Zala jam transportis siajn sedimentojn rekte al la Balatono ĉe Keszthely. La akvokvalito de Balatono komencis rapide malboniĝi, ja ties akvo estas ĝenerale konstanta apenaŭ havanta elfluejon. La lago komencis kreskigi algojn, ĝi eĉ ne povis kontentigi la banbezonojn.

Oni kreis planon por savi akvokvaliton de la Balatono. Inter 1981-1985 rivero Zala ricevis digon, tial la vivnivelo estis 2 m pli alta, ol Balatono. La riverdigo sur la dekstra bordo estis malmuntita por la akvo fluu en neuzitan areon. Ankaŭ plia digo konstruiĝis, kiu baris, ke la akvo tuj rekte fluu al la Balatono. Dum monata restado la simplaj organismoj vivantaj en akvo uzas ĝin por konstrui siajn proprajn korpojn. La akvoareo havas mezan akvoprofundon de proksimume 1.5 m. Ĉi tiu relative malprofunda akvo facile trovarmiĝas kaj estas apenaŭ kovrita per kanoj. Tiu solvo rekreis la originan staton kiel en la 18-a jarcento.

La lago kun la ĉirkaŭajo estas protektita natura areo, eĉ libere nevizitebla, nur per permeso de la loka natura oficejo. Same estas malpermesita la banado, boatado, fiŝkaptado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]