Gyro Gearloose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eta Helpanto)
Gyro Gearloose
anthropomorphic chicken • rolulo en bildliteraturo
Kreita de Carl Barks
Informoj
Sekso vira
Specio antropomorfa koko
Loĝloko Anasurbo
Okupo inventistoinĝeniero
Patro Fulton Gearloose
Amikoj Donaldo Anaso ktp.
vdr

Gyro Gearloose estas fikcia rolulo, antropomorfa koko kaj genia inĝeniero kaj inventisto, kreita de Carl Barks por The Walt Disney Company. Li estas ano de la fikcia universo de Anasurbo, proksima amiko de Donaldo Anaso, de liaj nevoj Hui, Dui kaj Lui kaj lia onklo Scrooge McDuck. Li aperis la unuan fojon en 1952 en la bildstrio de Carl Barks Gladstone's Terrible Secret (Walt Disney's Comics and Stories #140).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyro estas la plej fama inventisto de Anasurbo kaj tipa ekzemplo de "distrita sciencisto". Multaj liaj kreaĵoj estas imponaj teknikaj mirakloj, tamen ne malofte kun ia difekto aŭ malmatureco kiu kaŭzas ian malfunkcion. Gyro estas ofte akompanata de eta roboto kiun li konstruis, la "Eta Helpanto" (angle Little Helper), kies kapo estas lumampolo.[1]

Lia angla nomo "Gearloose" aludas al "have a screw loose" ("havi malfiksitan ŝraŭbon"), humura esprimo por "esti iomete freneza".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrae, Tom. From Burbank to Duckburg. Carl Banks and the Disney Comic Book. University Press of Mississippi. Alirita 1-a de februaro 2012.