Eta Turingia Arbaro
Eta Turingia Arbaro (germane: Kleiner Thüringer Wald) nomiĝas kelkaj montaj kaj montetaj teritorioj en Turingio kiuj situas sudokcidente de Suhl kaj nordokcidente de Schleusingen eteniĝante ĝis linio je Schmeheim–Bischofrod–Gethles–Rappelsdorf.[1]
Ĉi nomon unue uzis geologoj por pli restrikta areo similanta al Turingia Arbaro. En la kuro de la tempo la termino ja ŝanĝiĝis je geografia nomilo por teritorio ene de la triangulo Suhl, Schmeheim/Dillstädt kaj Schleusingen.[2][3][4][5][6]
Fakte, geologie temas nur pri du kilometrajn larĝa strio konsistanta el tipegaj ŝtonoj de Turingia Arbaro: en la distrikto Hildburghausen kun komenco en Rappelsdorf (Schleusingen) tra Gethles, Ahlstädt, Bischofrod, Keulrod, Eichenberg ĝis la monto Sandberg apud Grub.
Ekspluatadoj agrikultura/mina
[redakti | redakti fonton]La terenkvalito permesas lukran kulturon: sekve supre menciitaj komunumoj estis tute agrikulturaj (kio eĉ hodiaŭ ne komplet ĉesis). Inter la 17-a kaj la 20-a jarcento plurfoje ekis provoj instali krudmaterialan ekspluatadon (fluorito kaj limonito) kio evidentiĝis ne sufiĉe enspezige, ankaŭ pro malfacilaj grundakvaj kondiĉoj. Por tio estis centroj la eosta deklivo de monto Steinberg apud Ahlstädt, Ahlstädter Grund, monto Kuhberg apud Gethles kaj inter Bischofrod kaj Eichenberg. En la valofundo Ahlstädter Grund gangaj alirejoj eĉ hodiaŭ trafeblas. Inter 1956 kaj 1959 estis konstatita fare de geologoj ke ekzistas kuŝoj grandaj da bonkvalita barito.
Malgraŭ intertempa diro ne ekzistas ia oficiale protektata pejzaĝo Kleiner Thüringer Wald.[7]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Frühzeitliche Relikte im und um den Kleinen Thüringer Wald"
- ↑ "Lange Bahn im Kleinen Thüringer Wald"
- ↑ "Schmeheim gehört zum Kleinen Thüringer Wald"
- ↑ "Marisfeld im Bereich des Kleinen Thüringer Waldes"
- ↑ Erhard Köhler: ("Ländliches Leben in Südthüringen" (guglolibre)
- ↑ "Lange-Bahn-Lauf
- ↑ Katja Wollschläger: "Kleiner Thüringer Wald ist nicht vergessen" - ĉe: insuedthueringen.de, 13.2.2024