Eta blanka ŝterno
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Gygis microrhyncha | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Eta blanka ŝterno (Gygis microrhyncha, laŭ kio ankaŭ Etbeka ŝterno) estas marbirdo de la subfamilio de Ŝternenoj, jam klasita foje ĉe la familio de Laredoj aŭ familio de mevoj. Ĝi troviĝas en tropika Pacifiko kaj nome ĉe Franca Polinezio kaj Kiribato.
Tiu ĉi specio foje estis konsiderata kiel unu el la kvar subspecioj de la Nigrokula blanka ŝterno nome la nomiga raso G. alba alba, G. a. leucopes, la Pacifika blanka ŝterno (G. a. candida) kaj la Eta blanka ŝterno aŭ Feina blanka ŝterno (G. alba microrhyncha) (sed oni ne devas konfuzi ĝin kun la Feina ŝterno, Sternula nereis).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Eta blanka ŝterno estas, kiel sugestas ĝia nomo, eta kaj eleganta tutblanka ŝterno' kun nigraj longa beko (iomete suprenkurba kaj blueca) kaj grandaj okuloj kun okulringoj. Ŝajne tiuj grandaj okuloj utilas kiel adaptiĝo al nokta manĝado aŭ almenaŭ krepuska, kiam la predoj supreniras al la surfaco. La vosto estas noĉoforma iomete forkoforma. Estas unika ŝterno aŭ noĉoŝterno entute blanka, tiom blanka ke dumfluge la flugiloj aspektas travideblaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiu eleganta, svelta kaj milda ŝterno estas fama ĉar demetas la ovon sur eta truo inter branĉoj sed sen nesto entute. Tiu agado malhelpas eventualan predanton ĉar la elektitaj branĉoj estas tro etaj por grimpontaj ratoj. Sekuraj el eventualaj predantoj, tamen la ovo estas endanĝerita de fortaj ventoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato. La idoj havas disvolvigitajn piedojn por elteni sin ĉe la “nesto” kaj estas manĝigataj dum du monatoj.
Krome la specio estas tute sentima kaj permesas alproksimigon kaj eĉ tuŝado fare de homoj.
La Eta blanka ŝterno manĝas etajn fiŝojn (foje saltintajn) kaj kalmarojn kiujn ĝi kaptas per plonĝado.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2018). “Gygis microrhyncha”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694830A132576654. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694830A132576654.en. Alirita 15a de Septembro 2023..
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Gygis microrhyncha[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
| ||||||||||||||||||


