Étienne de Silhouette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etienne de Silhouette)

Étienne de Silhouette naskiĝis en la 8-a de julio 1709 en Limoges kaj mortis en 1767 en Bry-sur-Marne. Ĝi estis franca ministro pri financoj de marto ĝis novembro 1759.

Kun subteno de Madamo de Pompadour, li ekhavis la ministerion kaj kreis imposton sur eksteraj montroj de riĉeco, ĉefe por kontraŭbatali burĝan klason. La vorto silueto venas de liaj kontraŭloj, kiuj komparis lin al ombraj figuroj.

Li tradukis multajn librojn pri financoj el angla lingvo al la franca.