Etiopio en la Olimpikoj
(Alidirektita el Etiopio en la Somera Olimpiko 1968)

La olimpika flago

Sportista teamo de Etiopio en la Olimpikoj ekde la jaro 1956 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 14 someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiu de 1976, 1984 kaj 1988, kiam la teamo pro politikaj motivoj de la etiopia registaro ne rajtis partopreni. En vintraj olimpikoj ankaŭ ĝis nun en 2006 kaj 2010 estis po unu etiopia partoprenanto.

la teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2016
La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte 58 medalojn: Temas pri 23 ora,
12 arĝentaj kaj
23 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 44-an rangon.
Kunordigas la teamon la Etiopia Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo Arkivigite je 2022-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)