Etyek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etyek (etjek) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske. Ne miskomprenu kun Egyek!

Mezo de Etyek

Bazaj informoj

Situo

La grandvilaĝo situas sur malebenaĵo, 26 km for de Budapeŝto kaj 176 m super la marnivelo, laŭ flankovojoj, Bicske kaj Biatorbágy estas proksime.

Historio

Ĝi estas loĝata jam jarmilojn, inter 10 kaj 379 p.K. troviĝis tie romia kolonio. Antaŭ la hungaroj hunoj kaj avaroj alvenis. Post la turka erao (1543-1686) laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda germanoj setlis.

En 1946 la germanoj, kiuj konsistigis 80 elcentojn de la loĝantaro (2300 homoj), estis translokigitaj al ĉirkaŭo de Stuttgart. En 1948 estraro de kooperativo de Etyek ricevis premion Kossuth.

Danke al vitkultivado, Etyek apartenas al la historiaj vinregionoj de Hungario. La vinbero servas kiel bazmaterialo por la konata Törley-ĉampano de Budafok kaj por la lokaj vinoj.

Andrew George Vajna planas ĉe la vilaĝo grandegan filmstudion.

Vidindaĵoj: novbaroka katolika preĝejo omaĝe al Serpa Beata Damo el 1816, kapelo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo el la 15-a jarcento, golgoto, fonto Magyar kune kun lago, la fonto donas akvon minute po 600 litroj.

Ĝemelkomunumo