Eugene Delcroix
Eugene Delcroix | |
---|---|
Persona informo | |
Eugene A. DELCROIX (naskiĝinta en 1891, mortinta en 1967[1]) estis usona fotisto kaj fota artisto.
Estante profesia fotografo dum kvin jardekoj li kreis ege sensivan verkaron. En ĝi li intencis ĉiam klare distingi inter formoj kaj prezentado. Unue li laboris por la nov-orleanaj firmaoj de C. Bennette Moore kaj Anthony H. Hitchler antaŭ ol iĝi liberprofesiulo.
Tiam li ne plu koncentriĝis pri portretoj sed pri la fotado de arkitekturaĵoj, placoj, kortoj, naturaĵoj (ekz. hiacintoj; musko descendanta de arboj), flosoj, ferkonstruaĵoj ktp. En 1938 la eldonejo de Joseph S. W Harmanson eldonis antologion de liaj fotoj sub la titolo Patios, Stairways, and Iron Lace Balconies of Old New Orleans. Komentis la tuton Stanley Clisby Arthur kiu ne nur egaligis lin al aliaj famaj kolegoj en la rolo de fota historiografo sed eĉ substrekis lian superecon.[2] Cetere, Arthur ĉi-tie taksis Nov-Orleanon la plej interesa urbo de Usono. Bildoj de li aperis samjare ankaŭ en la periodaĵo "Pencil Points".[3]
En 1994 (januaro-majo) okazis la unua granda eksponado de verkoj de li post lia morto fare de "Historic New Orleans Collection". En ĝi ankaŭ oni memoris pri lia longjara engaĝiĝo ĉe "New Orleans Camera Club" kies anojn li ege influis. La menciita kolekto ricevis la verkojn en 1984 fare de Artomuzeo de Nov-Orleano; al ili estis donacintaj la bildojn Joel Jurgens kaj la edzino de Delcroix, Aimée. En 2017 oni ciferecigis pli ol 5000 vitroplatnegativojn de la fota artisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Patios, stairways and iron-lace balconies of old New Orleans: a series of photographs by Eugene A. Delcroix. Eldonejo Harmanson, Nov-Orleano 1938 (ĉi tie interrete)
- ekzemplo de portretfoto de Delcroix
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John H. Lawrence, Jude Solomo k.a.: "Through a Lens Softly: The Photographs of Eugene Delcroix" - Ĉe: The Historic New Orleans Collection Quarterly, 12/1994, p. 2
- ↑ Delcroix has been, undoubtedly, the most successful. Many have tried to emulate the Delcroix picturization of Old New Orleans but none has succeeded. Countless others even have tried to copy the very places he has pictured with such fidelity, charm, and atmosphere — but none has succeeded. [...] With this, his first published work, Eugene A. Delcroix takes his place besides such artists as Joseph Pennell, Ellsworth Woodward and William Woodward, who pictured the Vieux Carré of the past, and Arnold Genthe, Alberta Kinsey, Clarence Millet, A. C. Webb, William P. Spratling, Knute Heldner, Florence R. Durkee, and many others who, through their artistic talents, are leaving a lasting, truthful record of the most picturesque section of New Orleans, America's most interesting city. - El la antaŭparolo fare de Arthur.
- ↑ "A portfolio of 16 photographic studies by Eugen A. Delcroix of New Orleans and its environs." - Ĉe: "Pencil Points", 4/1938, p. 205 ss. (skanaĵo)