Eureka (Koloradio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Eureka kaj Eŭreka.
Eureka
fantomurbo
Administrado
Ŝtato Koloradio
Kantono San Juan
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 53′ N, 107° 34′ U (mapo)37.879722222222-107.565Koordinatoj: 37° 53′ N, 107° 34′ U (mapo) [+]
Alto 3 006 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Eureka (Koloradio)
Eureka (Koloradio)
DEC
Eureka
Eureka
Situo de Eureka en Koloradio
Eureka (Usono)
Eureka (Usono)
DEC
Eureka
Eureka
Situo de Eureka en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eureka, Colorado [+]
vdr

Eureka interalie estas minada fantomurbo de Koloradio, subŝtato de Usono. Kompreneble, estante fantomurbo, ĝi ne havas loĝantojn. La nomo devenas de la surprizita elkrio Eŭreka! (greke εὕρηκα!), fama diraĵo de Arkimedo, atribuita al li post lia eltrovo de la principo de Arkimedo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grupo de aventuristoj de Charles Baker trovis spurojn de oro en 1860 en la lokaj montoj ĉe Eŭreka. Forpelitaj fare de la Ute-tribo en 1861, al kiu estis asignita la areo en usona traktato, la aventuristoj revenis en 1871, kiam oro estis trovita proksime de Silverton. La ministoj estis permesitaj resti post la Brunot-traktato de la 13-a de septembro 1873. Kontraŭ rezigno de 4 milionoj da akreoj, la rezervejo de la suda Ute-tribo ricevis 25 000 da usonaj dolaroj USD jare.[1]

Ĝis antaŭ 1875, Eŭreka havis poŝtejon. La origina minejo estis fermita (kialoj nekonataj) sed por anstataŭigi ĝin, ekestis la minejo "Sunnyside". En 1896, Eŭreka estis ligita al la fervoja linio Denvero-Rio Grande per la "Silverton Norda Fervojo". Kvankam la komunumo kreskis konstante dum la sekvaj sesdek jaroj, ĝi rapide malkreskis post 1939, kiam la minejo Sunnyside fermiĝis definitive. Hodiaŭ, la originaj urbaj vojoj restas, kaj rompaĵoj de ruinaj domoj surŝutas la areon. La nura restanta strukturo estas la loka malliberejo, kiu estis reestigita. Fundamentoj de la minejo Sunnyside kaj diversaj restaĵoj de aliaj strukturoj daŭre ekzistas hodiaŭ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Voynick, S.M., 1992., "Colorado Gold" ["oro de Koloradio"], Missoula: eldonejo Mountain Press Publishing Company, (ISBN 0878424555)
restaĵoj de forlasita domo ĉe Eŭreka