Extensible Messaging and Presence Protocol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Extensible Messaging and Presence Protocol (XMPP, Esperante Entendebla Protokolo por Mesaĝoj kaj Ĉeestecoj) (antaŭe Jabber[1]) estas libera, XML-bazita protokolo por babili rete per tujmesaĝilo. XMPP-bazitaj programoj estas instalitaj en miloj da serviloj en la Interreto kaj estas uzataj de milionoj da homoj tutmonde.

La projekton komencis Jeremy Miller en 1998 kaj la unua publikigado okazis en majo de 2000. La plej grava produkto estas jabberd, kiu estas la servila programo al kiu la XMPP-klientoj konektas, kiam la uzanto volas babili. Oni povas krei privatajn XMPP-retojn, ekz. malantaŭ fajromuro, aŭ oni povas ligi la servilon al la tutmonda, publike alirebla XMPP-reto.

Alia grava parto de la XMPP-sistemo estas la tiel nomataj kluzoj (angle: gateways) per kiuj ebligas al la uzantoj konekti ankaŭ al aliaj retoj, kiuj uzas alian protokolon - i.a. AIM, ICQ, Windows Live Mesenger kaj Yahoo! Messenger. Male al klientoj kiel Trillian kaj Pidgin, kiuj subtenas plurajn protokolojn rekte en la klienta programo, XMPP havas tiun subtenadon je la servila nivelo pere de komunikado per la kluzoj. Por ĉiuj XMPP-uloj eblas registri al tiuj kluzoj, kaj post la registrado ili povas komuniki kun uzantoj de aliaj retoj, kvazaŭ ankaŭ ili estus XMPP-uloj. Tio signifas, ke ĉiuj klientoj, kiuj tuttute subtenas la XMPP-protokolon, povas esti uzataj por konekti al ĉiuj aliaj retoj por kiuj ekzistas kluzoj, sen la uzo de aldona kodo en la kliento.

La Jabber-protokolo, kiu nun estriĝas de la XMPP Standards Foundation (antaŭe Jabber Software Foundation), estas sendita kiel IETF-skizo sub la nomo XMPP, por ke ĝi iĝu la oficiala normo por tujmesaĝilado. Tamen, ankaŭ SIMPLE, bazita sur la SIP-protokolo, batalas por la sama pozicio.

XMPP-Protokolaj Programaroj

Vidu ankaŭ

References

  1. Jabber Inc. - About Us

Eksteraj ligiloj

greke XMPP Standards Foundation (angle) greke Kolekto de multaj XMPP-klientoj (angle) greke Kolekto de multaj XMPP-serviloj (angle) greke Public XMPP Services (angle) greke esperanta babilejo sur conference.jabber.org