Eŝtaol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŝtaol estas arbaro en Israelo, situanta norde de Bejt Ŝemeŝ kaj proksime al Ta'oz kaj Neve Ŝalom. La arbaro de la martiroj kuŝas oriente. La arbaro estas populara distra areo kaj estas unu el la plej grandaj arbaroj de Israelo. La arbaron plantis la Juda Nacia Fondaĵo, kiu daŭre grandigas ĝin. La arbaro enhavas 12,000 dunamo (12 km²).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eshtaol Forest (angle). Alirita 26-a de februaro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]