Eŭropa Telekomunikada Normiga Instituto
Eŭropa Telekomunikada Normiga Instituto | ||
---|---|---|
European Standardization Organization (en) normiga organizaĵo neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1988 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Sophia Antipolis | |
Situo | Antibes | |
Agareo |
normigo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
La Eŭropa Telekomunikada Normiga Instituto (angle European Telecommunications Standards Institute, akronime konata ETSI) estas eŭropa sendependa neprofitcela organizaĵo de normigoj de telekomunikado [1]. La organizaĵo estis establita en 1988 fare de la CEPT-komisiono [2].
La organizaĵo establis la normon por la komunikaj protokoloj GSM, 3G, 4G, 5G, TETRA kaj pli.
Aktuale en 2021, la organizaĵo havas pli ol 900 membrojn de proksimume 62 landoj de Eŭropo kaj eksterlande. La grupo inkluzivas: produktantojn, diversajn retfunkciigistojn, teleliverantojn, esplorkorpojn, kaj kutimajn uzantojn. La grupo havas influon sur la tuta ICT- sistemo en Eŭropo. La organizaĵo estas membro de la internacia organizaĵo Global Standards Collaboration (GSC).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Definition of ETSI (European Telecommunications Standards Institute) - Gartner Information Technology Glossary (angle). Alirita 2023-10-03 .
- ↑ Feedback from: ETSI (angle) (2022-04-05). Alirita 2023-10-03 .