Saltu al enhavo

Eŭropa ŝoseo 10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 10

Bazaj datumoj
suma longo 880 km
landoj

 Norvegio
 Svedio

la ŝoseo E 10 en la Nacia parko Abisko proksime de la turista stacio
la ŝoseo E 10 en la Nacia parko Abisko proksime de la turista stacio
mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 10

vdr

La eŭropa ŝoseo 10E 10 estas eŭropa ŝoseo, kiu komenciĝas en Å en Norvegio kaj finiĝas en Luleå en Svedio.

La ŝoseo longas 880 kilometrojn, el ili 397 kilometrojn kondukiĝas tra Norvegio kaj 483 kilometrojn tra Svedio.

ÅNarvik(limo Norvegio-Svedio)KirunaGällivareÖverkalixKalixLuleå

En la norvegia parto la ŝoseo kondukiĝas super 10 pontoj kaj tra 12 tuneloj. La plej longaj pontoj estas la Tjeldsund bru (1007 m) kaj la Raftsundbrua (711 m). La plej longaj tuneloj estas la Sørdalstunnelen (6338 m) kaj la Sløverfjordtunnelen (3337 m)

La ŝoseo E 10 en mallongaj partoj kondukiĝas komune kun tri aliaj eŭropaj ŝoseoj:

  • kun la E 6 de Bjergvik ĝis Trældal (Nygård) proksime de Narvik (18 kilometrojn)
  • kun la E 45 norde de Gällivare (66 kilometrojn)
  • kun la E 4 de Töre ĝis Luleå (46 kilometrojn)

La 1-an de decembro 2007 malfermiĝis la ŝosea parto "Lofast" inter la golfeto Raftsund kaj la loko Gullesfjordbotn. Tiu parto longas 53 kilometrojn kaj mallongigas la ŝoseon E 10 je 30 kilometroj. Tial pramŝipa veturo inter la lokoj Melbu kaj Fiskebøl ne plu necesas por atingi la Lofotojn de nordo.

La nuna ŝoseo E 10 havas sian kodon nur ekde la jaro 1992. La norvegia parto nomiĝis „vei 19“ (vojo 19) kaj la sveda parto inter la ŝtata limo kaj la urbo Töre havis la nomon „riksväg 98“ (regna vojo 98).

"E 10" antaŭ la jaro 1985 estis la nomo por la ŝoseo ParizoBruseloAmsterdamoGroningen.