Ŝablono-Diskuto:Informkesto eŭropa ŝoseo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝisdatigo[redakti fonton]

Petata. Sj1mor (diskuto) 17:52, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ne tre ŝatas maldetalajn petojn, eble tipa por komputilemaj uzantoj. Do, ĉu vi povus skribi iomete pli detale pri kio temas? Tlustulimu (diskuto) 17:08, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, pardonu. Bonvolu vidi en la historion de la ŝablono tion kion mi volas fari, t.e. aldoni la alvokon de la banderolo. Sed la kodo de la ŝablono ne subtenas tion, kaj specife tiam kiam la banderolo montriĝas la paĝo montras kodon. Verŝajne mankas io teknika por la ujo.
Ĝenerale, la kodo aspektas laŭ malnova stilo. Sj1mor (diskuto) 18:35, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Nu bone. Mi ĵus aldonis la banderolan ŝablonon metante inter la ŝablono kaj la vikia tabelo de la informkesta fontokodo devigan linisalton. Tio necesas por eviti subiten aperon de iu fontokodeca kodo, eble ne tuj sur la ŝablonopaĝo, sed eble en artikolo. Tio rezultas el tio, kiel funkcias vikikode aranĝataj tabeloj. Tlustulimu (diskuto) 18:57, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidis, ke la aldono de la banderolo efikas ekz. en Eŭropa ŝoseo 45. Mi ne rigardis ĉiujn paĝojn kun la informkesto, kvankam sub "Ligiloj ĉi tien" aperas nur unu paĝo. Tlustulimu (diskuto) 19:22, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]