Fátima-preĝejo (Kaselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fátima-kirko (Kaselo))
La preĝejo Reĝino de la paco en la kasela urboparto Wilhelmshöhe

La Fátima-preĝejo (germane: Fatimakirche) estas romkatolika preĝejo en Kaselo-Wilhelmshöhe, Germanio (Memelweg nr 19). Ĝi estas sub la patroneco de Maria, reĝino de la paco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas artaĵo de la fama kolonja arkitekto Gottfried Böhm. Ĝi konsekritis en junio 1959 kaj uzitis ankaŭ kiel garnizona preĝejo.

La moderna konstruaĵo el betono karakteriziĝas per ruĝeta koloro kio eblis per la enmikso de splitoj tegolaj. Tre interesa estas la 45 metrojn alta, kvarangula kaj libere staranta turo apud la preĝejo. Lian piramidan spajron kronas ventokoko.

La preĝejo prezentas sin kiel masiva kaj klara ejo. Al la ĉefa portalo en eosta direkto kondukas dekliva kaj alta liberaera ŝtuparo. Alia alireblo estas tra la malfestotaga kapelo kiu apudas.

La granda kuba interno estas haloza. La muro post la altaro estas el blanka marmoro kaj havas tre grandan kaj ornamitan fenestron, kiun dezajnis la arkitekto Böhm. Ĝi entenas la kristanan motivon de la grapolo kaj etendiĝas en la tuta alteco de la halo kiel ankaŭ ĝia kontraŭula fenestrego ĉe la eosta fronto - kiu montras rozan motivon.

La sep malgrandaj fenestroj en la norda kaj la suda flanko estas dediĉitaj al la Via crucis de la ĝojoj kaj de la pasiono. En la kripto subtera troviĝas Fátima-fenestro originanta el pli frue uzita preĝejo de ĉe Wiegand-strato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]