FE-Schrift

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tiparo FE-Schrift

FE-Schrift [efeŝrift] estas tiparo, kiun ekde la jaro 2000 uzas la germanaj aŭto-kodoj. La nomo estas mallongigo de fälschungs-erschwerende Schrift (germane: skribo/tiparo malfaciliganta falsadon).

Kompare al la antaŭe uzata tiparo, "FE" havas du apartajn ecojn, el kiuj nur unu eniris la nomon:

  1. Ĝi ne enhavas parojn da signoj, el kiuj unu povas tute kovri la alian, kiel ekzemple "E" kovras "F" aŭ "R" kovras "P" en multaj tiparoj. Tio signifas, ke ne eblas produkti validan literon aldonante nigran glubendon al alia litero. Antaŭe tio estis ebla, kaj laŭdire praktikata de iuj krimuloj, ekzemple Rote Armee Fraktion, iama germana terorisma organizo. Tiu eco donis la nomon, ĉar ĝi iom malfaciligas falsadon de aŭtokodaj ŝildoj.
  2. Ĝiaj signoj estas malsame larĝaj kaj tial pli facile rekoneblaj per komputilo. Tio faciligas la maŝinan legadon de aŭtokodoj sur bildoj de ĉevojaj fotiloj.

La tiparon desegnis Karlgeorg Hoefer komisie de la germana aŭtoritato pri vojoj, Bundesanstalt für Straßenwesen. Kelkaj aliaj landoj transprenis la tiparon aŭ evoluigis similan por siaj aŭtoŝildoj.