Fabiano de Cristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fabiano de Cristo estas spirito tre konata en spiritisma rondo, dediĉita al kuracado de korpaj malsanoj, pro tio, multaj hospitaloj havas lian nomon.

En la 8-a de februaro 1676 li naskiĝis en la vilaĝo Soengas, provinco Minho en Portugalio, nomata João Barbosa, poste kiam li eniras monahejon, li prenis alnomon Frato Fabiano de Cristo. En la 17-a de oktobro 1747 elkarniĝis en monaĥejo Sankta Antono en Rio-de-Ĵanejro. Ankoraŭ knabo, li helpis la patron paŝti ŝafojn kaj kultivi kampon. Iris en Brazilon kaj fariĝis prospera komercisto, poste li ŝanĝis la materiajn valorojn per la spiritaj, aliĝante en la Ordeno de Sankta Francisko el Asizo kiel laika frato pro sia malgranda kulturo. Malgraŭ tio, li fariĝis pordisto de monaĥejo Sankta Antono, funkcio taskata kiel grava. Post tri aŭ kvar jaroj, li estas vokita al funkcio de flegisto. Kvankam li posedis neniam teorian konon pri flegado, li ĝin plenumis tiel bonvoleme ke la malsanulejo de monaĥejo fariĝis treege serĉata de l' publiko.

Li mem suferis erizipelon kaj elefantiazon. Pro la progresostato de tiama medicino, la kuracistoj tranĉis kiston sur lian genuo per brule varmega fero. En la lastaj jaroj de sia vivo, li malsaniĝis pro hidropso.

Multaj miraklaj faktoj estas atribuitaj al li dum surtera vivo. Fabiano elkarniĝis, sed multaj aferoj ankoraŭ okazos. Du horoj post lia elkarniĝo lia vizaĝo farigis rozkolora; lia kruro elverŝis likvan sangon, kiu ebriigis ĉiujn per sia parfumo. Eĉ kelkajn tagoj poste la parfumon fraris ĉiuj vizitantaj la monaĥejon.