Facila Vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Facila Vento estas retpaĝaro kreita en 2011, kiu senpage disponigas tekstojn en esperanto adaptitajn en formon de klara kaj pli facila lingvaĵo por komencantoj.

Celo kaj motivo[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la konata projekto lernu!, la paĝaro ne ofertas proprajn lecionojn, sed koncentriĝas nur pri facile kompreneblaj tekstoj kun klarigoj de novaj vortoj. Laŭ iniciatinto de la projekto, Emilio Cid, Esperanto estas facila, riĉa kaj fleksebla lingvo kaj oni povas verki en ĝi altnivelajn tekstojn. Sed ĉar laŭ lia opinio devas ekzisti ankaŭ tekstoj por komencantoj, li decidis krei tiun ĉi retejon[1]. Aldone al la legado, interesiĝantaj uzantoj povas ankaŭ indiki en la retejo tempojn en kiuj ili pretas skajpumi kun aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vortlistoj laŭ ofteco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Facila Vento

Referencoj[redakti | redakti fonton]