Fagonukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fagonuksoj de eŭropa fago (Fagus sylvatica)
Unuopaj fagonuksoj
Rostitaj fagonuksoj

Fagonukso estas la frukto de eŭropa fago. Ĝi estas varianto de la akeno. La fruktoj estas trieĝaj kaj situas duope en kvarloba kupulo (cupula). Ili estas manĝeblaj sed ne en granda kvanto pro la enhavo de tanino.