Faktoro de povumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montrilo-diagramo de povumo kaj angulo de defaziĝo por sinusa tensio kaj kurento

La faktoro de povumo estas karakteriza grando de elektra ricevilo.

Ĝi egalas al la kvociento de la aktiva povumo transdonita al la ricevilo per la ŝajna povumo.

La valoro de estas ĉiam inter 0 kaj 1.

Se la kurento kaj la tensio estas sinusaj funkcioj de la tempo, la faktoro de povumo egalas al la kosinuso de la angulo de defaziĝo inter la kurento kaj la tensio.

Graveco de la faktoro de povumo por la provizentreprenoj[redakti | redakti fonton]

La elektraj provizentreprenoj fakturas ĝenerale la transdonitan energion kiu dependas de la aktiva povumo. La mezuro estas realigita en la punkto de konsumo. La perdoj en la linioj  dependas de la kurentintenso kiu fluas al la konsumantoj kaj produktas la perdojn pro la ĵula efiko. Se la faktoro de povumo de la instalaĵo estas malgranda, fluas multe da kurento sed la efika povumo kaj sekve la transdonita kaj mezurita energio, estas malgranda. Pro tio, por la grandaj konsumantoj multaj provizentreprenoj postulas, ke la faktoro de povumo de ĝiaj instalaĵoj estu minimume egala al 0,9. Alifoje estas aparte fakturata ankaŭ la energio kaŭzita de la blinda povumo.