Falsa egalpezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Falsa egalpezo estas ĵurnalisma biaso kiam ĵurnalistoj prezentas aferon kiel pli egalpezan inter oponantaj vidpunktoj ol la indikaĵoj subtenas. Ĵurnalistoj povas prezenti indikaĵojn kaj argumentojn malproporcie al la realaj indikaĵoj por ĉiu flanko aŭ povas preterlasi informon, kiu establus la asertojn de unu flanko kiel senbazajn.

Ekzemploj de falsa egalpezo en priscienca ĵurnalismo inkludas la disputojn inter homfarita kaj natura klimataj ŝanĝoj, la pretendatan rilaton inter timerosalo kaj aŭtismo[1] kaj la disputon inter evoluismo kaj inteligenta dezajno.[2]

Al falsa egalpezo estas atribuata la disvastigo de misinformoj.[3] Ekzemplo de falsa egalpezo estas la debato pri tutmonda varmiĝo: kvankam la scienca komunumo preskaŭ unuanime atribuas tutmondan varmiĝon al la efikoj de la industria revolucio, estas tre malgranda nombro, kelkaj dekduoj da sciencistoj el dekoj da miloj da sciencistoj, kiuj disputas la konkludon.[4][5][6][7][8][9][10] Dono de egala voĉo al la sciencistoj sur ambaŭ flankoj ŝajnigas, ke ekzistas grava malkonsento ene de la scienca komunumo, kiam vere estas vastega scienca interkonsentiĝo, ke homfarita tutmonda varmiĝo okazas.

Falsa egalpezo foje povas deveni de similaj motivoj ol sensaciismo, kie produktistoj kaj redaktoroj povas sentiĝi, ke rakonto portretata kiel disputata debato estos pli komerce sukcesa ol pli fidela priskribo de la afero. Tamen, malsame ol la plejparto de aliaj ĵurnalismaj biasoj, falsa egalpezo ankaŭ povas deveni de provo eviti biason; produktistoj kaj redaktoroj povas konfuzi justan trakton de konkurencaj vidpunktoj —t.e., proporcian al iliaj realaj meritoj kaj graveco— kun egala trakto, donante al ili egalan npor prezenti siajn vidpunktojn eĉ kiam tiuj vidpunktoj povas esti jam antaŭe konataj kiel bazitaj sur falsa informo.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]