Familio Fürstenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princa blazono

Fürstenberg estas la nomo de ŝvaba nobela familio de la alta nobelaro en la Sankta Romia Imperio, kies havaĵoj estis kaj parte estas ankoraŭ hodiaŭ en la sudokcidenta germana regiono inter Nigra Arbaro, Supra Rejno, Bodenlago kaj la mezalta montaro Schwäbische Alb (en Esperanto Ŝvabia Ĵuraso), en la nuntempa federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Krome Fürstenberg posedis grandajn bienojn en la Aŭstraj Heredaj Landoj - precipe en Bohemio. Ili apartenas al la tiel nomataj apostolaj familioj.

Familia blazono en la Zurika blazonaro (ĉ. 1340)

Kun la Princlando Fürstenberg ili regis unu el la plej grandaj teritorioj en sudokcidenta Germanio ĝis 1806. Fürstenberg interalie akiris internacian reputacion per renoma bierfarejo (Fürstlich Fürstenbergische Brauerei) kaj kiel posedanto de unu el la plej grandaj privataj artaj kolektoj en Eŭrop. En Donaueschingen ili loĝas en kastelo Donaueschingen ekde 1488, sed ĝis 1716 la princa rezidejo estis en la kastelo Heiligenberg. De 1716 ĝis 1723 la rezidejoj de la du partaj princlandoj estis en Stühlingen kaj Meßkirch. En 1723 la princo Joseph Wilhelm translokis sian loĝejon de Stühlingen al Donaueschingen, kiu restis la rezidejo de la nun unuiĝinta princlando eĉ post kiam la linio de Meßkirch formortis.

Kun la kastelo Heiligenberg la familio Fürstenberg posedas unu el la plej gravaj renesancaj monumentoj norde de Alpoj. La ekonomia bazo de la familio kuŝas ĉefe en vasta arbara proprieto.

La familio ne rilatas al la baronoj von Fürstenberg el Vestfalio, kaj la Porcelana Fabriko en Fürstenberg an der Weser en la nuna Malsupra Saksio ankaŭ ne rilatas.