Family Guy
Family Guy | |
---|---|
animacia televida serio | |
Originala titolo | Family Guy |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | animated sitcom, nigra humuro, satiro, situacia komedio, groteska komedio, Superrealisma humuro, tragikomedio |
Muziko de | Ron Jones • Walter Murphy |
Amplekso | |
Sezonoj | 23 |
Epizodoj | 426 |
Daŭro sen reklamoj | 22 |
Elsendo | |
Unua elsendo | 31 jan. 1999 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Family Guy (Familia Ulo) estas usona desegnofilma serio en elpensita urbo Quahog (sur Rod-Insulo). Ĝin kreis, verkis Seth MacFarlane, kiu ankaŭ kontribuas la programon ofte per sia voĉo. La serion ekelsendis la televida kanalo FOX en 1999. Kvankam oni ĉesigis la serion en 2002, la sukcesaj vendoj de DVD kaj bonaj spektaj kvantoj ĉe kablokanalo Adult Swim helpis, ke la FOX en 2005 denove prenis la serion en la programaron.
La Family Guy ofte uzas "cutaway"-scenojn, kiuj estas fakte romp-skeĉoj, ne ligitaj al la ĉefa historieto. Pro tio oni ofte kritikis la serion.
La Fox Boradcasting Company en 1999 atentis en paŭzo de la Superbowl pri la kurtfilmoj Larry (antaŭulo de Family Guy) kaj ili kontraktis por du jarsezonoj. Ĉe fino de la dua jarsezono, la entrepreno volis ĉesigi la serion, sed pro internaj problemoj kaj je premo de la spektantoj, oni mendis la 3-an jarsezonon, poste oni ĉesigis ĉe Fox. La ripetoj de la serio aperis ĉe la desegnofilma kanalo Cartoon Network ĉe la bloko Adult Swim kaj kaŭzis spektantoaltiron, dume la DVD-eldonoj bone vendiĝis (pli ol 2,2 milionoj). Tio kondukis la tio, ke FOX denove interesiĝis pri la serio kaj la Family Guy en 2004 reaperis sur la ekrano kun du pluaj jarsezonoj kaj DVD-filmo (Stewie Griffin: The Untold Story). La sesa jarsezono aperis en aŭtuno de 2007.
La familio nomiĝas en la serio Griffin, la dika ĉ. 40-jara patro Peter, ties dekkelk-jara dika filo Chris, la tridek-kelkjara patrino Lois kaj ilia filino Meg, kiuj lastaj okupiĝas ĉefe pri sia ekstero, krome la eta Stewie kaj inteligenta parolanta hundo Brian.
En 2020 Mike Henry (la voĉo de la najbaro Cleveland Brown) diris, ke ili ne plu voĉigos tiun ĉi neblankulan rolulon.