Fanfaro (signalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fanfaro estas sonaĵo aŭ komponaĵo kun signalkaraktero.

Jam en la mezepoko ĉasistoj komunikiĝis per sonoj el bestokornoj. Ekde la 16-a jarcento oni ekuzis metalkornojn. Poste evoluis fanfaromuziko por militaj celoj en Francio, ekde kie ĝi disvastiĝis en tuta Eŭropo.

Fanfaroj signalis kaj ankoraŭ nuntempe signalas eventojn, ekz. la komencon kaj finon de ĉasado, la anoncadon de paradoj aŭ prezentadoj.