Fantaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fantaso (helene Φαντασος (Phantasos), latine Phantasos) estis en la helena mitologio filo de la dio de dormo Hipno kaj de lia edzino Pasitoo, la plej juna el Ĥarisoj. Fantaso estis unu el Sonĝoj.

Li videbliĝis al homoj en dormo, post kiam li endormigis ilin kaj lia patro foriris. Li prenis sur si fantastajn formojn de diversaj aĵoj kaj aperis al homoj kiel personigita fantomaĵo.

Lia nomo venis en ĉiujn lingvojn kaj estas uzata kiel fantazio kaj fantazieco ĝis nun.

Ili estis entute tri fratoj:

  • Morfeo kapablis preni sur si fiziognomion kaj voĉon de ĉiu ajn homo,
  • FobetoroIkelo („Timiganto“) aperis en formo de diversaj bestoj,
  • Fantaso kapablis transformi sin en fantastajn malvivajn aĵojn.


Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fantasos en la ĉeĥa Vikipedio.