Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo starigita en Palestino sur la loko kie, laŭtradicie, Jesuo proklamis la beatecojn.

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. Nur Mateo (5, 9) raportas pri tiu beateco; Luko pri ĝi silentas dum post liaj kvar beatecoj sekvas longa parolado pri la amo al la malamikoj kio estas, praktike, kio devas plenumi la pacigantoj (Luko 6, 20-23)[1] de la Evangelio laŭ Mateo.

Nuna kunteksto[redakti | redakti fonton]

Eble en neniu historia epoko, kiel la nuna, konsciaj pri la riskoj ligitaj al armiloj ĉiam pli rafinitaj kaj amasdetruaj, signitaj per la sperto de du mondaj militoj, homoj serĉas la pacon. Ĝin oni postkuris,sin streĉante por elpensi la manieron superi naciismojn, ilin konverĝigante en pozicio en kiu ili povas konfrontiĝi kaj mildiĝi kun tiuj de la monda komunumo; sed la rezultoj estas ĉiam nekontentigaj, eĉ ĉiam preskaŭ senrezultaj. Tio memorigas alian informon de Jesuo laŭ kiu la paco estas frukto de la amo kiu superas ĉiun limojn kiel estas dirite en en Luko 6, 27-38. [2]

Tial, la paco estas ja jes objekto ĉiuforte postulenda kaj celinda, sed kontentige akirebla nur per la amo kaj per amo igita ebla de Jesuo: Tia estas la senco de tiu beateco.

Plato de la Ok Beatecoj, preĝejo de Sankta Kajetano, Lindavista, Mexico.

Plia ekspliko[redakti | redakti fonton]

Por pli bone kompreni la sencon de tiu beateco utilas elstarigi alian diron de Jesuo (Jo 14, 27): “27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi…”. Do bonvenu “pacismaj movadoj”, publikaj iniciatoj por la paco, konscie tamen ke ilia efiko (eĉ de tiuj kristanaj) dependas de la akcepto kaj ekesto de la evangelia beateco, laŭ kiu paco estas dia donaco, akceptita flanke de la homaro. Paco, do, kreiĝas kiam oni fariĝas kaj agadas kiel filoj de Dio, ĝuste kiel diras la beateco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ”20 Kaj li levis siajn okulojn al siaj disĉiploj, kaj diris: Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. 21 Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. 22 Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. 23 Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.”
  2. ” Sed mi diras al vi, kiuj aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; 28 benu tiujn, kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. 29 Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. 30 Donu al ĉiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. 31 Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. 32 Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. 33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. 34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. 36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
  • [6] Pacen in terris.