Femura indekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Femura indekso (en plimulto de eŭropaj lingvoj trohantera indekso) estas rilato de la alteco de homo al longeco de la gambo mezurata de plando ĝis femura artiko. Do ĝi estas unu de la antropometriaj karakterizoj de homo. La femura indekso ĉe sanaj plenkreskuloj varias inter 1,85 kaj 2,05. Femura indekso estas grava ĉe difino de la Seksa konstitucio (vidu tie la paragrafon "Antropometriaj karakterizoj").