Ferenc Klobusiczky
Aspekto
| Ferenc Klobusiczky | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| hungara episkopo | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 9-an de novembro 1707 en Prešov | ||||
| Morto | 6-an de aprilo 1760 (52-jaraĝa) en Peŝto | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika sacerdoto (1729–) | ||||
| |||||
| Episkopo de Transilvanio | |||||
| Dum | 1741- | ||||
| Episkopo de Zagrebo | |||||
| Dum | 1748- | ||||
| Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
| Dum | 1751- | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barono Ferenc KLOBUSICZKY [klobuŝicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Klobusiczky Ferenc József János estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis klobusici kaj zethény.
Ferenc Klobusiczky [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1707 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 5-an de aprilo 1760 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Klobusiczky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Vieno kaj Romo, kie li doktoriĝis. Hejmenveninta jam kiel pastro liaj postenoj kaj titoloj estis:
- abato de Veszprém (urbo)
- kanoniko en 1730 en Laterano, en la sekva jaro jam en Hungario
- eklezia dekano en 1733
- preposto en 1734
- episkopo de Transilvanio en 1741, samtempe barono
- episkopo de Zagrebo en 1748
- ĉefepiskopo en 1751 de Kalocsa
- ĉefjuĝisto en 1751.
En Kalocsa li fondis porpastran lernejon.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Systema mundi coelestis. Per quaesita et resonsa in synopsi proposita. (1726)
- De communione suffragiorum, pro mortuis ex clero deinceps ineunda (1734)
- Epistola paraenetica ad clerum Zagrabiensem (1751)

