Ferenc Lendvay (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Lendvay [lendvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvay Ferenc estis hungara reĝisoro, teatrestro. Lia familia nomo estis ĝis 1946 Léderer, poste kelkfoje lia nomo erare estis Lendvai.

Ferenc Lendvay [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1919 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aprilo 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Lendvay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en la Teatra Akademio. Post la diplomo li iĝis soldato. Li komencis sian reĝisoran karieron en 1944 en Teatro Csokonai (Debrecen). Liaj sekvaj kaj mallongaj teatraj stacioj estis:

En 1946 li edziĝis, en 1954 li eksedziĝis. Ekde 1949 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li estis nomumita teatrestro de la menciita Teatro Petőfi. Inter 1956-1964 li estis ĉefreĝisoro de Teatro József Attila, poste teatrestro de Nacia Teatro (Miskolc). Li revenis al la Nacia Teatro en Szeged en 1969, kie li faris signifan teatran vivon. Same li revenis al Teatro Csokonai, poste lia lasta teatro estis Teatro de Kecskemét, kie li pensiuliĝis en 1991. Li ricevis premiojn en 1956 kaj 1985.

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]