Ferenc Nagy (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Nagy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1908 (1908-03-12)
en Štúrovo
Morto 15-an de septembro 1982 (1982-09-15) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Estas ankaŭ alia kemiisto Ferenc Nagy.

Ferenc Nagy [nadj], laŭ la hungara skribmaniero Nagy Ferenc estis hungara kemiisto.

Ferenc Nagy naskiĝis la 12-an de marto 1908 en Hungario, en Párkány (nuntempa Štúrovo en Slovakio). Li mortis la 15-an de septembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Nagy laboris kiel kemiisto inter 1949-1950 en Budapeŝto en uzino Kőszénbánya és Téglagyár Társ. Ekde 1950 li laboris en uzino Tűzállóanyaggyár, kie li okupiĝis pri kvalito de la produktaĵoj. Post 2 jaroj li iĝis ĉefinĝeniero kaj li okupiĝis pri kvalitoj de specialaj brikoj por diversaj fornoj. En 1957 li estis nomita ĉefo de la teknologio. Li ricevis premion Kossuth en 1952. Inter 1959-1963 li gvidis laboratorion de Magnezitipari Művek, inter 1963 ĝis la emeritiĝo en 1973 li gvidis uzinon Fémoxid.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.