Ferenc Nagy Szabó
Ferenc Nagy Szabó | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1581 en Târgu Mureș | |
Morto | 16-an de januaro 1659 (77-jaraĝa) en Târgu Mureș | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
NAGY SZABÓ Ferenc (nadj sabo:) estis hungara memuaristo, tajlormajstro naskita en Marosvásárhely la 13-an de septembro 1581 kaj mortinta en Marosvásárhely, post 16-a de januaro 1659.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Nagy Szabó prilernis sian metion en Koloĵvaro. Li partoprenis en luktoj de 1601–1602 en Transilvanujo. En 1611 li estis viclietananto de urba ĉevalistaro. En 1613 li estis akompananto de sia pareco, Tamás Borsos ĉe la turka sultano. Inter 1639 kaj 1642 li estis kortegjuĝisto de Georgo Rákóczi la 1-a en Görgény. Li estis elektita kapitano de Marosvásárhely. Li priskribis la historion de sia naskiĝurbo kaj Transilvanujo inter 1580 kaj 1658 en formo de rememoroj kaj teglibro. (Eldonis Imre Mikó : Erdélyi Történelmi Adatok. I., Kolozsvár, 1855). Lia stilo estas seka, sed kritika, riĉa en anekdotoj. Li estis nepo de Sebestyén Borsos.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kelemen Lajos: N. Sz. F. ifjúkora (Kolozsvár, 1906).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Kelemen Lajos: Nagy Szabó Ferenc és a marosvásárhelyi szabó céh (Erdélyi Múzeum, 1901)
- Magyar Életrajzi Lexikon