Ferenc Nyáry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ferenc Nyáry [njAri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Nyáry Ferenc estis hungara kemiisto, instruisto, akademia instruisto, inventisto. Lia familia nomo ofte aperis en formo Nyári, lia nobela antaŭnomo estis nyáregyházi [njAredjhAzi].

Ferenc Nyáry [1] naskiĝis la 1-an de julio 1837 en Nagykőrös, li mortis la 14-an de septembro 1891 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Nyáry akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1866. Inter 1868-1869 li instruis en ekonomia instituto en Debrecen. En 1869 li akiris ankaŭ kemian-pedagogian diplomon, poste li estis asistanto en Akademio de Selmec apud István Schenek kaj Ottó Schwartz. Tie li konatiĝis pri la akumulatoroj de István Schenek. Ekde 1876 li instruis en piarista gimnazio de Nagybecskerek, kie li ankaŭ okupiĝis jam sola pri la akumulatoroj. En 1887 li prezentis sian novan akumulatoron kun patento.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Minőleges elemző vegytan kezdők számára (1872)
  • Szőllő és pincze. Az okszerű szőllőmívelés és borkezelés kézikönyve. Különböző szakművek felhasználása mellett, saját tapasztalatai nyomán. (1876)
  • A dohánytermelés kézikönyve a magyar gazdaközönség számára (1881)
  • A gazdasági és haszonnövények termelése, különös tekintettel magról való tenyésztésükre (1890)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.