Ferenc Veress (agronomo)
Ferenc Veress | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1830 en Sarkad |
Morto | 30-an de novembro 1894 (64-jaraĝa) en Chiuza |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Veress (en) |
Frat(in)o | Sándor Veress (inĝeniero) |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
VERESS Ferenc (vereŝ) estis hungara agronomo, intendanto, pli juna frato de Sándor Veress naskita en Sarkad la 16-an de novembro 1830 kaj mortinta en Középfalva la 30-an de novembro 1894.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Veress studis ĝis 1848 en la reformita kolegio de Debrecen, kiam li iĝis memvola honvedo. Post la falo de la liberecbatalo li instruis en Zerind, pli poste lo estis grandbiena vokto en Kétegyháza. En 1861 li translokiĝis Bukareŝton kaj li iĝis la intendanto de la tiejaj bienojn de la serba reganto Miĥaelo la 3-a (Obrenoviĉ). Post la vendo de bienoj de la reganto li gvidis la bienojn de princo Demetrio Ştirbei. Li revenis Hungarujon en 1890, li aĉetis bienon en Középfalva kaj li mastrumadis. La samtempaj gazetoj publikis liajn plurajn vojaĝpriskribojn kaj rememororaĵojn.