Saltu al enhavo

Ferenc Xavér Kecskés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Xavér Kecskés [ksavEr keĉkEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kecskés Ferenc Xavér estis hungara pastro, jezuita monaĥo, profesoro.

Ferenc Xavér Kecskés [1] naskiĝis la 31-an de majo 1676 en Petőháza. Li mortis la 20-an de oktobro 1740 en Győr.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Xavér Kecskés aliĝis al la jezuitoj en 1693. Post siaj studoj li instruis en diversaj lokoj. Post jaroj li estis lernejestro aŭ rektoro en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Li estis rektoro de Pázmáneum en 1728, en la sekva jaro en altlernejo en Győr, inter 1730 kaj 1733 en Jezuita Universitato de Nagyszombat.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hanghai Francisci... gloriae fastigium (1728)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.