Fernando da Piedade Dias dos Santos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fernando da Piedade Dias dos Santos (nask. je la 5-a de marto 1952 en la angola ĉefurbo Luanda), ankaŭ konata sub la nomo Nandó, estas ĉefministro de Angolo. Li okupas tiun taskon ekde la 6a de decembro 2002. Antaŭ 2002 dum tri jaroj neniu okupis tiun oficon. Dos Santos antaŭe estis ministro pri internaj aferoj de Angolo.