Fiŝbazarego de Tsukiji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭkcio en la Tsuikiji-fiŝbazarego

La fiŝbazarego de Tsukiji (japane: 築地市場 [cukiĵi ŝiĵō] ), kiu situas en Tsukiji en la Ĉuo-kvartalo de Tokia Metropolo. Ĝi estas la plej granda fiŝbazaro en la tuta mondo. La fiŝbazarego en Tsukiji estas parto de la Centra Porgrandkomerca Bazaro de Tokia Metropolo.

Signifo

En la jaro 2003 vendiĝis sur la centra fiŝbazarego (aldonaj fiŝbazaroj troviĝas en Ota kaj Adachi) 615.409 tunoj (t.e. 2.246 tage) da fiŝoj kaj aliaj marbestoj.

Historio

La historiaj radikoj de la fiŝbazaro datiĝas el la 16-a jarcento, kiam la ŝoguno Tokugawa Ieyasu venigis fiŝkaptistojn el Osako al Edo por provizi sian kortegon je fiŝoj. Li rajtigis ilin vendi la kromajn fiŝojn proksime al Nihonbashi. Samtempe evoluis la komerco de legomoj kaj fruktoj.

La Nihonbashi bazaro estis grave damaĝita dum la 1923-a Granda Kanto-Tertremo. Post tio ĝi estis translokigita al Tsukiji distrikto. Tri ĉefaj bazaroj estis fonditaj en Tsukiji, Kanda kaj Koto en 1935. Malpli grandaj bazaroj estis establitaj en Ebara, Toŝima, Adaĉi kaj alie. Entute nun estas pli ol dekdu bazaroj.

En la jaro 2012, laŭ decido de la Tokia Metropolo, la bazarego translokiĝos al Toyosu.

Eksteraj ligiloj