Fiŝpordego (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La belega Fiŝpordego, kontraŭe al Woll-bazaro.

La Fiŝpordego (germane: Fischtor) estas unu el la malmultaj restintaj pordegoj de la iam tre kompakta ĉirkaŭfortikaĵo de Arnstadt, Germanujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Fiŝpordego estis parto de la iama dua muro de la kastela parko. Ĝi estis la plej orienta enirejo al la ĝardenoj, kun du rondturetoj, kaj konstruitis en la 16-a jc.

En la 17-a jc surkonstruitis framskeleta etaĝo kun loĝejo por la kortega fiŝkaptisto. Li prizorgis la grafajn lagetojn troviĝantajn en la kastelparko. La akva provizado garantiitis per la Mühl-foso.

Hodiaŭa uzo[redakti | redakti fonton]

Nek la lagetoj nek la loĝejo ankoraŭ ekzistas; nuntempe estas ene moderna toaleto, eta tekuirejo sub la ŝtuparo kaj benko el legno en unu el la du turoĉambroj teretaĝe. Supre estas du aliaj ĉambroj por kunvenoj. Ekis diskutoj pri senchava utiligo de la tuto en la futuro, fare de la gildo de la ĉarpentistoj de la Distrikto Ilm.[1]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto, sur tutdistrikta paĝo kun interesaj celoj. Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.