Fibonaĉi-poemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La fibonaĉi-poemo estas eksperimenta poezia formo bazita sur la fibonaĉi-sinsekvo, influita de fiksformaj poemoj kiel la hajko. La tipa fibonaĉi-poemo estas 20-silaba poemo el ses versoj de 1, 1, 2, 3, 5 kaj 8 silaboj; la silabokvanto de ĉiu linio respondas al sia numero en la fibonaĉi-sinsekvo.[1] Ne ekzistas kondiĉoj pri rimo, temo, aŭ vortospecoj; la nura postulo estas, ke la silaba kalkulo sekvu la fibonaĉi-sinsekvon.

John Frederick Nims diskutis la koncepton kaj ties formalajn esprimojn jam en 1974, en sia enkonduko al poezio, Western Wind. En 1981, Figures Press eldonis "Tjanting" de Ron Silliman, en kiu Silliman adoptis la nombran sinsekvon al alineaj longecoj.[2] En sia enkonduko al The Penguin Book of the Sonnet, la redaktoro Phillis Levin diskutis manierojn, kiel la fibonaĉi-nombra sinsekvo rilatis al la evoluado de la soneto. Tony Leuzzi verkis tri-stanzajn, 21-liniajn poemojn, kiuj sekvas strukturon de 1, 1, 2, 3, 5, 8, kaj 13 silaboj, kun totale 99 silaboj.[3] Marcia Birken kaj Anne C. Coon ankaŭ diskutis la fibonaĉi-nombran sinsekvon en sia libro Discovering Patterns in Mathematics and Poetry.[4] Kiel Deborah Haar Clark rimarkis, "Fibonaĉi-poezio ne estas nova. Ĝi ekzistas jam jarcentojn en unu formo aŭ alia, en verkoj, kiuj aplikis la nombro-sinsekvon al silaboj, vortoj aŭ leteroj."[5]

Tamen, la ses-linia, 20-silaba fibonaĉi-poemo mem atingis pli vastan publikan atenton pro blogaĵo de Gregory K. Pincus. Post kiam Pincus eldonis sian blogon pri fibonaĉi-poemoj, ili komencis aperi vaste en la interreto.[6] Pincus skribis sur sia blogo, "Al mia surprizo (kaj ĝojo), mi daŭre trovas novajn fadenojn de fibonaĉi-poemoj ĉie en TTT. Mi vidis fibonaĉi-poemojn en pli ol dek du apartaj lingvoj."[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]