Cio
Cio(esperante: ĉinesko) estas grava formo de la ĉina poezio, kiu naskiĝis dum la dinastio Tang kaj plej floradis dum la dinastio Song. Tamen ankaŭ nuntempe ĝi estas ankoraŭ flegata, kaj esperantistoj ekprovas ĝin de kelkaj jaroj.
Cio estas origine poemoj por kanti, origine kantitaj de kantistinoj aŭ dancistinoj; ili estis verkitaj por esti kantataj sur konataj popolaj (kaj popularaj) melodioj, ofte devenaj el Centra Azio. Tial ties versoj devas rigore sekvi regulajn longecon, ritmon, rimojn kaj ankaŭ skemon de tonoj, kio estas aparte grava en la ĉina lingvo. Iom post iom la melodioj forgesiĝis, sed la formoj restis, kun ĉiaj siaj devigoj. Ekzistas pr. 800 da tiaj malsamaj formoj, kaj, nature, iliaj nomoj estas la nomoj de la iam famaj kanzonoj kies melodio ili estis.
Ekzemple
[redakti | redakti fonton]Cioj laŭ melodio de "La ĝojo sinrevidi"
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el sep versoj de 6,3,9,3,3,3,9 silaboj , kun rimaranĝo aaabbaa. Jen ĉinlingva ekzemplo de tiu, el Li Ju:
- Wōu yēn tŏu chǎng sī leōu
- Yŭe jōu keōu
- Tsǐ mŏ wōu t’ōng chēn yuǎn, sŏ ts’īng ts’ieōu
- Tsiěn pŏu touǎn
- Li houān louǎn
- Chě lī tch’eōu
- Piě chě yi pān tsēu wei, tsǎi sīn t’eōu.
t.e.
- Silentula solecula mi surŝtupas al okcidenta altano
- Falĉileta 'stas luno
- Profunkorte mez paŭlovnioj solecŝlosas min aŭtuno
- Penso : netranĉebla faden’
- Kiel maltaŭzi ĝin !
- Disiĝodoloro
- Strange bongustas vi en la koro
Cioj laŭ melodio de Tjaŭŝjaŭling
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el ok versoj de 2,2,6,6,6,2,2,6 silaboj, kun rimaranĝo aaabbccc. La dua verso ripetas la unuan kaj la sepa la sesan. La sesa verso devas esti son-alterne konsista laŭ la lastaj du silaboj de la kvina verso (ekzemple en E-o: diri - ridi)
- origine esperantlingvaj ekzemploj
- de Lu Jixin
- Frapo,
- Frapo
- Plonĝas al la kapo
- Ankaŭ sorta jugo
- Ne kliniĝu l’nuko
- Konu,
- Konu
- Ĝustas nia voj’ nu !
- de Guozhu
- Kara, kara
- amatin’ florjara!
- Lip’ ĉe lip’ intimi,
- dum kor’ ĉe kor’ rimi.
- Miri, miri,
- kio pli inspiri?
Cioj laŭ melodio de Ĉajtoŭfeng
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el du strofoj po ok versoj de 3,3,7,3,3,4,4,3 silaboj, kun rimaranĝo aaabbcbb, kaj la lasta verso de strofo devas esti tri samaj silaboj.
- de Lily
Seksa Tiklado
- dezira
- aspira
- al kuniĝo altira
- ŝi kaj li
- li kaj ŝi
- kune ludis
- kun energi’
- kri’, kri’, kri’
- enira
- eltira
- en vojaĝ’ ĝem-delira
- mi kaj vi
- vi kaj mi
- plena je ĝoj’
- longa ebri’
- ni, ni, ni
Cioj laŭ melodio de Rumengling
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el sep versoj de 6,6,5,6,2,2,6 silaboj, kun rimaranĝo aabaaaa, kaj la sesa verso ripetas la kvinan.
Cioj laŭ melodio de Ĉangŝjangsi
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 3,37,5 silaboj, kun rimaranĝo aaaa.
Cioj laŭ melodio de Cajsangzi
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 7,4,4,7 silaboj ĉiu, kun rimaranĝo abbb, cbbb
Cioj laŭ melodio de Jumejren
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el du strofoj po kvar versoj de 7,5,7,9 silaboj, kun rimaranĝo aabb ccdd.
Cioj laŭ melodio Sopir-al-sudo
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el kvin versoj de 3,5,7,7,5 silaoj, kun rimaranĝo xa xa a (x=sen rimo)
- kaj, fine, la plej mallonga (eĉ pli mallonga ol japanaj Hajkoj):
Cioj laŭ la melodio de Dekses-silabo
[redakti | redakti fonton]Ili konsistas el kvar versoj de 1,7,3,5 silaboj, kun rimaranĝo aaba.
Esperantlingva ekzemplo (de R. Platteau):
- Sur
- Neĝa pad' via fot-spur'
- Ĝemigas
- Vin ne tuŝi sur.
Esperanto-kulturo
[redakti | redakti fonton]De 1985 unu, poste pluraj ĉinaj esperantistoj provis verki Esperantlingvajn poemojn laŭ tiuj formoj, spite la pli grandan malfacilecon: la ĉina lingvo pli densas kaj en la longoj de vortoj kaj en la stilo de poezia esprimo, do tiom mallongaj versoj pli penige postulas al la Esperantlingva verkanto. Tamen altkvalitaj poemoj estis verkitaj tiel. Nun ankaŭ kelkaj neĉinaj esperantistoj provas sin en tiuj formoj arigitaj sub la kolektiva termino "ĉineskoj".
En 2020 eldoniĝis 300 ci-poemoj en esperanto kaj en la ĉina 300 kant-poemoj. [1]
Poetoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 314 esperantlingvaj cioj "Sopir-al-sudo", dokumento arkivigita lastfoje en marto 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (I), arkivigita lastfoje en marto 2024 Arkivigite je 2024-03-26 per la retarkivo Wayback Machine (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (II), arkivigita lastfoje en decembro 2023 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (III), arkivigita lastfoje en novembro 2023 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (IV), arkivigita lastfoje en marto 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (V), arkivigita lastfoje en februaro 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (VI), arkivigita lastfoje en marto 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (VII), arkivigita lastfoje en marto 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (VIII), arkivigita lastfoje en marto 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (IX), arkivigita lastfoje en marto 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (X), arkivigita lastfoje en aprilo 2024 (en formato PDF, esperante)
- Ĉineske (XI):http://www.elerno.cn/elibro/cxineske(11).pdf[rompita ligilo]
- Ĉineske (XII): http://www.elerno.cn/elibro/cxineske(12).pdf[rompita ligilo]
- Ĉineske (XIII):http://www.elerno.cn/elibro/cxineske(13).pdf[rompita ligilo]
- 300 Dekses-Silaboj: http://www.elerno.cn/elibro/300deksessilaboj.pdf Arkivigite je 2017-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- 300 Sopir-al-sudoj: http://www.elerno.cn/elibro/300sopir-al-sudo.pdf Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Cindy Mckee Ĉineskas: http://www.elerno.cn/elibro/Cindy%20Mckee%20ĉineskas.pdf[rompita ligilo]
- Ovra Burĝono: http://www.elerno.cn/elibro/Ovra%20bur_ono.pdf Arkivigite je 2011-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Ezopa Saĝo (ĉineske) :http://www.elerno.cn/elibro/EzopaSaĝo%20(ĉineske).pdf[rompita ligilo]
- Ŝlosilo de Ĉinesko :http://www.elerno.cn/elibro/ŝlosilo.pdf[rompita ligilo]
- Sekretaj Ĉineskoj :http://www.elerno.cn/elibro/Lily.pdf Arkivigite je 2017-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉineske (1973-2007.10.) :http://www.elerno.cn/elibro/ĉineske(1973-2007).pdf[rompita ligilo]
- Poemoj (Volumo de ĉineskoj) Guozhu: http://www.elerno.cn/elibro/gzĉineske.pdf[rompita ligilo]
Noto: se vi ne povas elŝuti la dosierojn, tion povas kaŭzisenatenta tajpado de la ligiloj, en kiuj 's-x' aŭtomate fariĝas 'ŝ'. Ŝanĝu 'ŝ' al 'sxx' en la ligiloj, kaj vi sukcesos ilin elŝuti. Tamen la retejo elerno.cn ekde post 2024 ne plu estas aktiva, do necesas serĉi arkivigojn en la interreta arkivo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 300 ci-poemoj en esperanto kaj en la ĉina 300 kant-poemoj el la epoko de la dinastio Song 318 paĝoj. Eldonis: Monda Asembleo Socia (23-a de majo 2020). ISBN 2369602333 / ISBN 978-2369602330