Filoj de Horuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvar filoj de Horuso, de maldekstre: Imset, Duamutef, Hapi kaj Kebehsenuf

La kvar filoj de Horuso estis grupo de kvar diaĵoj en la antikva egipta religio kiuj laŭ la kredo protektis forpasintajn homojn en la postvivo. Komenciĝante en la Unua Meza Periodo de egipta historio (ĉ. 2181–2055 antaŭ nia erao), Imset, Duamutef, Hapi kaj Kebehsenuf estis aparte ligitaj kun la kvar kanopaj vazoj kiuj enhavis la internajn organojn kiuj estis forigitaj de la korpo de la mortinto dum la procezo de mumiiĝo. Plej ofte, Imset protektis la hepaton, Duamutef la stomakon, Hapi la pulmojn kaj Kebehsenuf la intestojn, sed tiu ŝablono ofte variis. La kanopaj vazoj ricevis kovrilojn kiuj reprezentis la kapojn de la filoj de Horuso.

besto-kapaj kanopaj vazoj de la Dudeksesa dinastio de Egiptio (664525 antaŭ nia erao)

Kvankam ili estis origine portretitaj kiel homoj, en la lasta parto de la Nova egipta imperio (ĉ. 1550-1070 antaŭ nia erao) ili ricevis sian plej karakterizan ikonografion, en kiu Imset estas portretita kiel homo, Hapi kiel paviano, Duamutef kiel ŝakalo kaj Kebehsenuf kiel falko. La kvar filoj ankaŭ estis ligitaj kun steloj en la ĉielo, kun regionoj de Egiptio, kaj kun la kompasdirektoj.

La kultado de la filoj de Horuso preskaŭ estis tute limigita al la funebra sfero. Ili unue estis menciitaj malfrue en la Malnova imperio de Egiptio (ĉ. 2686–2181 a.K.) en la Piramidaj Tekstoj kaj daŭre estis alvokitaj en funebraj tekstoj dum la antikva egipta historio. Ilia ligo kun la kanopaj vazoj estis establita en la Unua meza periodo, kaj poste ili iĝis ĉieaj en la ornamado de kanopaj kestoj, ĉerkoj kaj sarkofagoj. Kvankam ili estis ĉiam pli proksime rilataj al la internaj organoj, ili daŭre aperis en la entombiga ekipaĵo eĉ post kiam oni ne plu uzis kanopaj vazoj en la Ptolemea periodo (303-30 a.K.), malaperante nur en la 4-a jarcento de nia erao kun la formorto de la antikva egipta funebra tradicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]