Financa piramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Financa piramidopiramida ludo, skemo, sistemo, vendado ks. estas komerca modelo, kiu bezonas en sia funkcio ĉiam kreskantan nombron de la partoprenantoj. Profito ekzistas por la partoprenantoj, se ili varbas, membrigas novajn partoprenantojn kaj mem monon investas en la sistemon. Tiu modelo certigas la plej grandan profiton por la komencanta malplimulto, dum la poste aliĝanta plimulto perdas siajn investojn, ĉar post ioma tempo oni ne povas membrigi novajn pagantajn klientojn. En plimulto de la landoj tiu komercado estas malpermesata.

La formoj de la financa piramido diferencas en io, kiam, al kiu kiel oni devas pagi monon kaj kio estas la donita varo, servo.

Karakteriza eco de financa piramido estas promesoj de profito, signife pli alta ol ĝenerale en merkato de financaj pruntoj.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]