Fenoskandio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finnoskandinavujo)
Fenoskandio
Mondregiono
regionoterformo [+]

LandojSvedio, Norvegio, Finnlando, Rusio, Danlando
- koordinatoj63° 0′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O (mapo)6317Koordinatoj: 63° 0′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGaldhøpiggen [+]


Fenoskandio (Svedio)
Fenoskandio (Svedio)
DEC

Map
Fenoskandio
Vikimedia Komunejo:  Fennoscandia [+]
vdr
Fenoskandio

Fenoskandio[1][2] estas geografia kaj geologia termino uzata por ara priskribo de la teritorioj de Skandinavia Duoninsulo, la Kola Duoninsulo, Karelio kaj Finnlando. Geologie la termino aludas ankaŭ al la grava teritoriaro de Fenoskandia Platformo de Norvegio, Svedio, Finnlando, kaj norda Danio, kiu estas la evidenta parto de la Balta Platformo kiu formas la kernon de Eŭropo. La Fenoskandia Platformo en Skandinavio malnovas ĉirkaŭ 3100000 milionoj da jaroj Speciale en angla kaj germana lingvoj oni ofte uzas vorton Skandinavio, kvankam oni tiam parolas aŭ skribas pri tuta Fenoskandio. Tamen al Fenoskandio apartenas ankaŭ alia. Al Rusio apartenanta parto el Fenoskandio ne apartenas al Skandinavio, kaj el Finnlando nur malgranda parto (okcidenta parto de Finna Laponio) apartenas al Skandinavio.

Laŭ kultura signifo, Fenoskandio signifas la historian najbaran kontakton inter sameaj, finnaj, svedaj, norvegaj kaj rusaj popoloj kaj kulturoj. Malkiel la termino Nordio, Fenoskandio ne inkluzivas Danion, Islandon, Gronlandon aŭ aliajn geografie senkonektajn transmarajn areojn.

La Kanalo Blanka maro - Balta maro apartigas Fenoskandion de la rusia ĉeftero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]