Finsteraarhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finsteraarhorn
Finsteraarhorn
monto
Alteco 4 274 m
Situo Svislando
Montaro Bernaj Alpoj
Koordinatoj 46° 32′ 14″ N 8° 7′ 34″ O / 46.53722 °N, 8.12611 °O / 46.53722; 8.12611 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 14″ N 8° 7′ 34″ O / 46.53722 °N, 8.12611 °O / 46.53722; 8.12611 (mapo)
Unua grimpo 1828 de Jakob Leuthold kaj Johann Währen
Plej facila montgrimpo sudokcidenta flanko aŭ nordokcidenta kresto
vdr

Finsteraarhorn estas kun 4217 m s.m. la plej alta pinto de la Bernaj Alpoj kaj de la Kantono Berno. Finsteraarhorn havas rimarkindan triangulan formon kaj dominas la tutan panoramon de la regiono. Je ĝia sudokcidenta flanko naskiĝas Fiescher-Glaĉero dum la deklivglaĉeroj de ĝia nordorienta flanko donas nutraĵon al Finsteraar-Glaĉero.

Geologio

Finsteraarhorn apartenas al la Ar-Masivo kaj konsitas el amfibiolito, ŝtono, kiu estiĝis per metamorfozo de bazaltsimilaj ŝtonkuŝoj.

Historio de la unua grimpo

La unua grimpo eventuale jam okazis la 16-an de aŭgusto 1812 fare de Arnold Abbühl, Joseph Bortis kaj Alois Volker, supozeble pasante la intertempe fordegelitan deklivglaĉeron je la orienta flanko de la sudorienta kresto. Tamen ne estas dokumentita, ĉu la tri viroj vere atingis la pinton. Pruvita aliflanke estas, ke la 19-an de aŭgusto 1828 de Jakob Leuthold kaj Johann Währen vere atingis la pinton. Ili estis la gvidistoj de la glaĉeresploristo Franz Joseph Hugi, kiu mem pro vundiĝo de sia piedo devis postresti ĉe podio, kiu hodiaŭ portas lian nomon.

Vidu ankaŭ

greke Finsteraar-Glaĉero

Eksteraj Ligiloj

greke Reteco de Finsteraarhorn-Kabano